Facila bicikla ekskurso en Graz
10:30 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Vieno
Elekti horzonon
BEMI invitas al facila biciklado de Graz ĝis Leibnitz en Stirio (suda Aŭstrio)

Loka

Dimanĉon la 14-an de aprilo okazos bicikla ekskurso de Graz ĝis Leibnitz kun membroj de la Esperanto-Societo de Graz. Graz estas la dua plej granda urbo de Aŭstrio kun multaj vidindaĵoj, Leibnitz estas bela urbeto en suda Stirio, proksime al la landlimo kun Slovenio.

Nesportemuloj estas bonvenaj. La tuta distanco de la ekskurso estas 40 km laŭ facila vojo, plejparte laŭ la rivero Mur. Poste eblos reveni al Graz per trajno (lokaj trajnoj veturas ĉiuhore, bileto sen rabato kaj kun biciklo kostas 11,90 €).

Ni renkontiĝos je 10:30 antaŭ la Muzeo de Percepto (Museum der Warnehmung, Friedrichgasse 41, 8010 Graz, ĉe la parko Augarten) kaj haltos por tagmanĝo en la restoracio Radlerwirt en Werndorf, ĉe duono de la itinero. La restoracio havas kelkajn vegetarajn opciojn.

Mapon de la ekskurso vi trovos ĉi tie.

Ne estas kotizo, ĉiu partoprenanto pagas siajn elspezojn mem kaj devas kunporti biciklon.

Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku “Mi interesiĝas”), aŭ per retpoŝto al Matthieu (matthieu@ikso.net). Por partoprenantoj, kiuj venas de malproksime, eblos aranĝi tranokton.

IMG_20210530_133024.jpg 2,69 MB

La vojo al Leibnitz

20220724_112626.jpg 3,6 MB

La urbodomo de Leibnitz
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉