7-a Virtuala Kongreso de Esperanto | Evento de UEA
Universala Esperanto-Asocio (UEA)
La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas la plej granda reta evento por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare ekde 2020. al ĝi aliĝis 1427 personoj el 95 landoj (aŭ teritorioj)! La VK estas riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj kaj socia programo. Jen plia ŝanco esperantumi aldone al la Universala Kongreso de Esperanto!

Dum la VK partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj, atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro kaj multe pli!

La partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj, spertoj kaj tempozonoj estas bonvenaj, ni certas, ke ĉiu trovos programerojn laŭ sia gusto.

Tiu ĉi estas la organiza paĝo de la 7-a VK. Aliru la eventan paĝon ĉe https://eventaservo.org/e/VK7!

vk.esperanto.net
info(ĉe)vk.esperanto.net
YouTube-kanalo

Neniuj pasintaj eventoj.

Neniu raporto pri eventoj de ĉi tiu organizo.