Interlingvistikaj studoj de UAM
La Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań, la dua plej granda universitato en Pollando, ofertas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko, kiu funkcias jam de 20 jaroj. La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de profesorino Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj ĉiam estis elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj Humphrey Tonkin, John Wells, Aleksander Melnikov, Michel Duc Goninaz, Probal Dasgupta kaj Zbigniew Galor; doktoroj Vera Barandovská-Frank, Detlev Blanke, Katalin Kováts (Smideliusz), Blazio Wacha kaj Ulrich Lins; la poetino Lidia Ligęza, ekspertoj de sia tereno kiel Maria Majerczak, Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Michael Farris kaj Bradio Moro, Zsófia Kóródy, Barbara Pietrzak kaj Roman Dobrzyński.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI.

Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro), intertempe la gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj. La gestudentoj pretigos diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaroj 2017/2020 ĝis la 15-a de aŭgusto 2017. Pli frua anonco estas bonvena. La unua sesio okazos inter la 16-22.09.2017.

Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston antaŭ la komenco de la Studoj komence de la unua sesio. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank' al ESF (Esperantic Studies Foundation)

interl.home.amu.edu.pl/interlingvi...
interlin(ĉe)amu.edu.pl
al. Niepodległości 4, Poznań, PL

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureIlona Koutny


Kunadministranto(j)