Retoso
Retoso estas la reta evento de TEJO organizata de junuloj kaj por junuloj. Ĝi donas al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.

Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavas la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj.

Retoso estas vere tutmonda evento kaj partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havas programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.

Jen ligilo al la platformo, kie okazas la evento: https://vk.retevent.com/

La tabelo de la programo de Retoso 2022 troviĝas ĉi tie.

Se vi uzas Telegram, vi povas eniri nian grupon ĉi tie

Ekzistas apartaj paĝoj kun la programo por ĉiu tago de Retoso 2022:

retoso2022.tejo.org/
retoso.tejo(ĉe)gmail.com

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


Lenka Doškářová

Miguel Rocha Bento

Tyron Surmon


Kunadministranto(j)

Yves Nevelsteen