EsKu - Esperanto-Kulturo - estas nova jutuba kanalo dediĉita al nia kulturo kaj nia movado.
La videoj de EsKu kovras diversajn aspektojn de la Esperanto-kulturo kaj laŭ ĝia historio kaj la nuntempo.
Historiaj temoj inkludos lingvojn antaŭ Esperanto, la vivon de Zamenhof, mondkongresojn, organizojn de la Esperanto-mondo, grandajn aŭtorojn, malkonsentojn ene de la Esperanto-movado, inter aliaj....
Aktualaj aspektoj de Esperanto-kulturo estos pritraktataj per serio de fakintervjuoj.
EsKu estas lanĉita de Pascal Vilain kaj Thierry Spanjaard.
Vi povas trovi la kanalon EsKu
ĉi tie. Ne hezitu aboni por certigi, ke vi ne maltrafos iujn epizodojn.