Esperanto Klubo Verda Stelo (Eger, Hungario)
Esperanto Centro de Eger (kaj Klubo “Verda Stelo”) estas komunumo de Eger kaj ties regiono en Hungario. La membraro kaj niaj interesiĝantaj gastoj temas pri Esperanto, la esperantbaza kulturo kaj aliaj koneksaj temoj. Nia klubo estas ĝoja kaj vivplena kultura komunumo. Ni havas pli ol kvardek aktivajn membrojn kaj multe da lingvoamantaj subtenantoj regione kaj landskale. Bonvenon ĉe ni!

Kelkaj el niaj celoj kaj agadoj:

  • subteni kaj prizorgi la esperantan kulturon en Eger kaj regione,
  • subteni, gardi kaj establi novajn ZEO-jn en la urbo.
  • ni popularigas Esperanton per diversaj aranĝoj: (renkontoj, libro-prezentadoj, forumoj, prelegoj),
  • ni informigas la esperantistajn vizitantojn de Eger,
  • kaj gardas la fajron de la lingvo…
…laŭ nia plej bona kapablo.

Nia klubsidejo troveblas en verdigra, historia konstruaĵo en la urbocentro de Eger, en la strato Bródy S., numero 1. (sidejo de Lingvolernejo Oxford International), ĵus en la centro de la urbo, apud la placo Dobó. Serĉu la ĉefstraton en la urbo, kaj en ĝia centra parto vi ekvidos la domegon de nia sidejo. Promenante ĝi estas je 3-4 minutoj de la Placo Dobó.

Ni havas klubkunvenojn regulare unufoje en ĉiu monato, la lastan merkredon.

verdastelo.taviroda.com/esperante/...
esperantoeger(ĉe)gmail.com
Bródy S. 1, Eger, HU

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton



Kunadministranto(j)