Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz ☆ Centrum Edukacji Międzykulturowej
„Miloj da lingvoj en la Mondo, kiom da folioj kvanto – el ĝi formas unu arbon – kiu?  Esperantoj!” Jan Sztaudynger

La CENTRO  DE  INTERKULTURA  EDUKADO en Nowy Sącz  estiĝis (2012)  ankaŭ por tiu ĉi celo – konigo kaj lernigo pri kultura kaj lingva diverseco de Europa Kontinento kaj la Mondo, por konservi tian riĉecon de ĉiuj nacioj kaj malsamaj etnografiaj grupoj.

Kiel grava estas lingvo, kulturo kaj kutimoj por tenado de propra nacia identeco, konfirmas nia ekskurso al Nederlando (2014), kie ni ekkonis kulturon de Frisoj, konservitan de tempo de la Romia Imperio, kvankam dume ili posedis nek ŝtaton, nek propran teritorion. Ili restis Nacio, ĉar kultivis sian lingvon, kulturon kaj aliajn ol nederlandajn  vivkutimojn.

Nune  oni  renaskiĝas, plifortigas sian pozicion de etna minoritato en Nederlando, havante jam oficialigitan frisan lingvon kiel la duan ŝtatan kaj kelkajn parlamentanojn.

Frislandon ni povis viziti danke al Esperanto – la lingvo internacia, kiu ebligas kontaktojn kaj kunlaboron en pli ol 100 landoj sur la Tero! Ĝi estas aŭtenta ŝlosilo al multkultura mondo – mondo de diferencaj celrimedoj kaj plena de konfliktoj, kiun ni – esperantistoj (laŭ L.L. Zamenhof – esperantoj)  penas ŝanĝi al interkultura mondo  – tolerema kaj amika, respektanta rajtojn de ĉiuj homoj al ilia alieco: rasa, kultura, religia, konscienca…

Ekmemoru: Esperanto estas ne nur lingvo, sed samtempe celado por realigi la plej belajn humanismajn ideojn, eternajn revojn de la homaro pri paco,toleremo, egaleco, amikeco… Tio estas ankaŭ nia revo kaj penado – bonvenon al kuna vojo atingi pli bonan kaj pli belan la Mondon!

Nia Facebook-paĝo: https://www.facebook.com/centrumedukacjimiedzykulturowej

cem.info.pl/?lang=de
cempolska(ĉe)gmail.com
Centrum Edukacji Międzykulturowej, Aleja Wolności 23 (MOK), 33-300 Nowy Sącz, Nowy Sącz, PL

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureBożena Kocyk


Kunadministranto(j)