Bunda Esperanto-Kulturcentro
La Bunda Esperanto-Kulturcentro (BEK) troviĝas en Bunda-urbo, je 13 km de la Nacia Parko Serengeti kaj proksime de la vasta Viktoria lago.

BEK celas disvastigi Esperanton regione kaj esti la agadcentro por helpi klubojn, grupojn kaj unuopulojn en iliaj aktivaĵoj. La membriĝo al BEK estas malfermita por ĉiuj.

Speciale aktiva ene de BEK estas turisma grupo, kiu celas disvastigi Esperanton per turismo kaj bonvenigi esperantistajn kaj ne-esperantistajn turistojn el la tuta mondo kaj konigi al ili vidindaĵojn per ĉiĉeronado en Tanzanio.

Proksime de Arusha troviĝas la Kilimanĝaro, kiu havas neĝkovritan vulkanan pinton (5895 m) kaj estas la plej alta monto de Afriko. Ĝi estas la tegmento de Afriko

uea.org/vikio/bek
Bunda-urbo, TZ

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile picturePiet Coppens


Kunadministranto(j)