Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj
BAFE (Belga Amikaro de Fervojistaj Esperantistoj) estas la posteulo de BEFA (Belga Esperantista Fervojista Asocio). BEFA mortis kaj jen naskiĝis nova organizo por ke amikoj de fervojoj en Belgio povu membriĝi al la internacia organizo IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio).

Printempe 2020 BAFE estis akceptita de IFEF kiel la landa asocio de Belgio. 
 
Ĉu vi…
-  …preferas vojaĝi trajne por kontraŭbatali la klimatŝanĝiĝon?
-  …volas partopreni la IFEF-kongresojn kaj havi rabaton? 

TIAM aliĝu tuj al BAFE!

La jarkotizo por 2023 estas:
 16 eŭroj kun papera versio de la revuo IF (‘Internacia Fervojisto’)
 10 eŭroj kun la reta versio de IF

Por tiu sumo vi ne nur ricevos la revuon ‘Internacia Fervojisto’ sed ankaŭ rabaton en IFEF-kongreso.

Kontakto BAFE por Belgio: s-ino Margaretha Symoens.
Kontonumero: BE85 6105 5937 1106 je nomo de Margaretha Symoens 

margaretha.griet(ĉe)gmail.com
BE

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureGriet Symoens


Kunadministranto(j)