🖥 Germana Pola Esperanto-Kongreso 2021
Transponta (interreta) Esperanto-Kongreso - organizantoj: Germana Esperanto-Asocio, Pola Esperanto-Asocio, kaj Internacia Fervoista Esperantista Federacio.

Internacia

La organizantoj jam kontaktis plurajn el la kontribuantoj kaj esperas oferti samkvalitan programon - eĉ se mankos la loka etoso, la neformala kunestado, la ekskursoj kaj la jarĉefkunvenoj. Ankaŭ la virtuala kongreso komenciĝos vendredon (21.05.) vespere kaj daŭros ĝis lundo (24.05.) tagmeze. La temo “najbaroj” restos valida. La fervojistoj ne bezonos rezigni pri la fakprelegoj, kiujn cetere ĉiuj kongresanoj povos sekvi. Teknike ni uzos la Zoom-konton de GEA. Ĝi ebligos ankaŭ paralelajn programerojn. Pri la estiĝanta programo  ni informos vin dum la venontaj semajnoj. Aliĝintoj (sed nur ili !) ricevos la alirkodon kaj ĉiujn necesajn detalojn ĝustatempe antaŭ la kongreso.
 
Aliĝo al virtuala transponta Kongreso de GEA PEA kaj IFEF papera.doc 47 {0}
Transponta E-kongreso Kongresa informilo 5.doc 524 {0}
Logotipo Frankforto Słubice 2021.jpg 10,7 {0}
Dosieroj