Kreema Esperanto-Kurso paralele al al 100-a GEK

Internacia

La Germana Esperanto-Asocio invitas al la 100-a Germana Esperanto-Kongreso, en la urbo, kie fondiĝis la organizo: Braunschweig. La temo de la kongreso estos “Amikoj en la tuta mondo”.
La Germana Esperanto-Junularo denove okazigos paralele KEKSO-n (Kreeman Esperanto-Kurson), evento kiu ebligas al junuloj malmultekostan partoprenon ĉe la programo de la kongreso, sed ankaŭ provizas apartajn programerojn. La specialaĵo de tiu ĉi KEKSO estos, ke oni povos resti ne nur tri tagojn, sed eĉ tutan semajnon en la urbo, por partopreni diversajn ekskursojn en kaj ĉirkaŭ Braunschweig dum la “postkongreso”.

Pli da informoj en la germana: https://esperantojugend.de/de/unsere_treffen/kekso/kekso-in-braunschweig

Aliĝu ĉi tie: https://tinyurl.com/31aKEKSO
KEKSO grupfoto.jpg 346 {0}






📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj