🖥 #mondafest2020 Klerige: Fremdaj kaj geniaj objektoj el nia mondo - kun Sylvain Lelarge (aliĝu ĝis la 1-a de agusto!)
15:00 - 16:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Interaga prezento kun Sylvain Lelarge kadre de la kleriga programo de MondaFest' 2020

Internacia

Ni vivas inter miloj da objektoj. Niaj domoj ofte tro plenas je aĵoj, kies plimulton ni eĉ ne tuŝas dum jaroj. Ni kolektis ilin laŭ la vojo de nia vivo kaj ili akompanas nin plu. Inter ili kelkaj tamen meritas specialan atenton. Estas tiuj ĉiutagaj objektoj, kies uzo ne tute evidentas. Ofte geniaj, foj-foje frenezaj, ili iam respondis al bezono, nun estas forgesata, kaj rakontas al ni pri aliaj kulturoj, ĉu de aliaj landoj, ĉu de aliaj tempoj, aŭ proponas solvon al problemo, kiun ni mem eble ankoraŭ ne perceptis. Ili ĉiam donas okazon miri kaj rideti pri kaj pro la homa kreemo.

Sylvain Lelarge, kiu de 20 jaroj gvidas paroligajn kursojn de Edukado.net dum la Universalaj Kongresoj, jam de tre longe kolektas tiajn nekutimajn objektojn. Ĉi-foje li invitas scivolemulojn partopreni lian interagan ZOOM-prezenton. Interaga, ĉar ankaŭ  la partoprenantoj havos la okazon prezenti sian objekton! 

La Zoom-ĉambro, kiu gastigos la klerigan eventon, akceptos la unuajn 40 personojn. 
Tempo: la 10-an de aŭgusto 2020 / 15:00 UTC
Ligilo: https://us02web.zoom.us/j/87602130639?pwd=UTVYc0IxVEMzT1htVHJkWUNJZWpsdz09
Identignumero: 876 0213 0639
Pasvorto: Objektoj

Ĉiuokaze ĉiuj povos sekvi la filmon de la sesio pere de la YouTube-kanalo de UEA: http://youtube.com/ueaviva.

UEA kore dankas al Sylvain por la disponeblo, al Katalin Kovats por la akompano kaj la Claude Nourmont por la kunordigo de la kleriga programo de MondaFest' 2020.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

sylvainlelarge(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto