Okazos Esperanto-kursoj en du grupoj, por progresantoj kaj flu-parolantoj. Laŭ peto oni organizos ankaŭ kurson por komencantoj.
Vespere okazos gaja distra programo en Esperanto.
La ejo de la semajnfino estas la klerigejo "Bildungszentrum Sorpesee" en Sundern-Langscheid en la Sauerland-montaro. Ĝi ofertas ankaŭ tre bonajn tranokt-eblojn kaj manĝojn.
Detalajn informojn pri la kursoj, tranoktebloj kaj prezoj vi trovas sub la indikita ligilo (en la germana). Se vi kontaktas la klerigejon sub la indikita (ret-)adreso, bv. uzi la germanan lingvon.
Telefono: +49 (0) 2935 80260