19-a KoKoLoRES
Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina

Loka

Se vi ŝatas ludi, babili, renkonti homojn kaj viziti interesan parton de la Ruhr-regiono , germane „Ruhrgebiet “, venu al la KoKoLoRES en Schwerte , inter Dortmund kaj Hagen, Germanio.

Kompreneble ni havos multajn ludojn, kafon, kukon & klaĉon. Ĉu vi havas ludojn, muzikon, (lum)bildojn ktp, kiujn vi ŝatas prezenti? Ne hezitu kunporti ilin!

Alveno je merkredo, la 2-a de oktobro, ekde la 17-a horo. Ni restos ĝis posttagmeze je dimanĉo, la 6-a de oktobro.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

krokodilo.de/kokolores/kokolores.p...
petra.dueckershoff(ĉe)esperanto.de
Naturfreundehaus, Waldstraße 30, 58239 Schwerte

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Ŝajani