4 venontaj

junio 2025

🔥 36-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo
★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

6 - 8 junio 2025
Kraków (Pollando)

Aranĝo de krakova esperantistaro organizata kutime ĉiu-jare en la iama ĉefurbo de Pollando, sidejo de polaj reĝoj. Dum la evento diverstemaj prelegoj kaj prezentaĵoj en la Lingvo Internacia kaj je la fino ekskurso al vizitinda loko.


aŭgusto 2025

42-a Pola Esperanto-Kongreso
★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

21 - 24 aŭgusto 2025
Piotrków Trybunalski (Pollando)

Sekva 42-a Pola Esperanto-Kongreso ĉi-jare okazos en mezgranda kaj historia urbo Piotrków Trybunalski. La urbo situas en centro de Pollando (140 km sudokcidente de Varsovio kaj 90 km nordoriente de Częstochowa) kaj estas facile atingebla per trajnoj. Kongresanoj loĝos en Studenta Domo de Akademio de Piotrków. Nun PEA negocas prezojn kaj pli precizajn informojn ni anoncos baldaŭ.


septembro 2025

Esperanto sur la strando 2025
★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

4 - 7 septembro 2025
Gdańsk, Sopot, Gdynia (Pollando)

Esperanta festo en Triurbo. Gdansko - la urbo por ĉiuj

57-a Internacia Esperanto-Feriado
★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

13 - 20 septembro 2025
Lądek-Zdrój (Pollando)

Tradicia esperantista feriado kiu okazas en montaraj kuraclokoj de suda Pollando. La aranĝo unuan fojon kaj poste dum longaj jaroj okazis en Międzygórze.