Ankaŭ en Porto Alegre oni festos la Zamenhofan Tagon!
Unue, je 12:30, ni kune tagmanĝos en la Restoracio Girassol (Av. Borges de Medeiros, 262, 4-a etaĝo - temas pri la konstruaĵo de la vendejo Lebes).
Poste ni piediros al la kultura centro Espaço Força e Luz (R. dos Andradas, 1223), kie, ekde 14:00, ni renkontiĝos en ĉambro de la 6-a etaĝo por kunsidi, babili, ludi, deklami... programerproponoj bonvenas!