Zamenhofa Festo ĉe EASP - Esperanto-Asocio de Sanpaŭlo
2-taga promenado tra la urbo kaj festeto ĉe nia sidejo

Loka

Ni feliĉas, ke vi interesiĝas pri tiu ĉi evento.

Ĉi sube vi trovas pliajn informojn pri nia Zamenhofa Festo:

EVENTO: Zamenhofa Festo
KODO: KE003
TIPO: Ekskurso kaj festo
DATOJ: La 16-an kaj 17-an de decembro 2023
KOMENCIĜO
La 16-an de decembro = je la 10-a matene
La 17-an de decembro = je la 10-a kaj duono
FINIĜO
La 16-an de decembro = proksimume je la 17-a posttagmeze (post la Zamenhofa Festo)
La 17-an de decembro = proksimume je la 13-a kaj duono
RENKONTEJO: Metrô Sé (turnbarieroj de la stacidomo)
ADIAŬEJO:  Sidejo de EASP
LINGVOJ: Kaj la portugala kaj esperanto

PAGO: Kontrolu la detalojn sube:

- Gvidado profesia kaj en la portugala, kaj en esperanto = senpaga;
- Partopreno en la Zamenhofa Festo = po 20,00 realojn por persono, sumo pagota per pix, por helpi aĉeti lunĉeton kaj trinkaĵojn al la partoprenontoj.

KIO ESTAS INKLUZIVITA:

- Klarigoj kaj elparoloj de profesiaj turismaj gvidantoj dum la ekskurso kaj en la portugala, kaj en esperanto;
- Cifereca materialo konsistanta el Informoj de la lokoj vizititaj en eo;
- Merga esperto en esperanto - por esperanto parolantoj;
- Cifereca fotalbumo de la grupo;
- Haltigo por manĝado - manĝo ne inkluzivita - ĉiuj manĝos laŭ propraj rimedoj;
- Atestilo de partopreno en la evento.

KIO NE ESTAS INKLUZIVITA:

- Transporto ĝis la renkontejo aŭ ĝis la sidejo de EASP;
- Akvo dum la promenado;
- Eniroj kaj enirbiletoj;
- Tagmanĝo aŭ aliaj maĝoj;
- Gastiĝo en la urbo;
- Ĉio, kio ne estas klare difinita kiel inkluzivita.

GRAVE:

Partopreno en ambaŭ tagoj ne estas deviga.
Vi rajtas partopreni nur unu el la tagoj laŭ via intereso kaj disponebleco. Ni tamen forte rekomendas ke vi partoprenu ambaŭ tagojn de la evento!

MUSKLAKU ĈI TIE POR ALIRI LA ALIĜILON:

LIMIGITAJ LOKOJ

Zamenhofa Festo.jpg 198 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

forms.gle/78trvcrwsemnegpaa

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureWilian Gomes