Tradicia festo omaĝe al L. Zamenhof kaj Tago de la Esperanta libro. Esperantista klubo “Revo” el la siberia urbo Tjumeno festas la 50-jaran jubileon kaj bonvenigas geamikojn al interesa lingva kaj kultura programo
Kunveno/Evento
tum6aultTew.jpg78,7 kB Evento: Zamenhof-festo
Organizantoj: Tjumena esperantista klubo “Revo” kaj uralregiona interurba teamo. Ĉefaj kunordigantoj: s-ino Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) komencanto.r66[@]ya.ru s-ro Pavel Veselov (Tjumeno) pav.tmn[@]gmail.com
Loko: Rusio, Okcidenta Siberio, Tjumeno – regiona ĉefurbo.
Dato: semajnfino, la 16a – la 17a de decembro 2023
16.12.2023 – festa programo
Daŭro: 5 horoj – 16:00 – 21:00
17.12.2023 – ekskurso tra la urbo, komuna tagmanĝo en kafejo
Programo: omaĝo al Ludoviko Zamenhof; Tago de la Esperanta libro kaj libroekspozicio; 50-jara jubileo de Tjumena esperantista klubo “Revo”; komuna koncerto kaj kafumado.
Ni bonvenigas esperantistojn el urboj de Urala Federacia regiono de RF kaj el aliaj lokoj. Aliurbaj partoprenontoj povas tranokti en malmultekosta gastejo aŭ mendi hotelĉambron.