Zamenhofa Aranĝo Toskana ZAT 2023
Veni Vidi Pizon… PISA!!! "La Tana di Leonardo"

Internacia

Organizas:
Gruppo Esperanto Pisa, ĉe Edistudio, via Biagio Brugi 3/9, 56121 Pisa, tf 050 982955, 3297463600, esperanto@edistudio.it
Lokigo:
Hotelo Leonardo, Via Tavoleria, 17, 56126 Pisa PI
Restoracio La Tana, Via S. Frediano, 6, 56126 Pisa PI

Bonvolu anonci vin: esperanto@edistudio.it

En Ĵaŭdo16a posttagmeze kaj Vendredo 17a matene okazos
Esperanto-ekzamenoj de Itala Instituto de Esperanto

Vendredo 17a de novembro
14.30 vizito de la urbo: laŭ rivero Arno. La "Lungarni" estas la promenejoj laŭ la rivero Arno, kiu trapasas la urbon de oriento al okcidento. Sur ili konstruiĝis la riĉaj palacoj de la urbo, kaj la promenado estas plena je fotindaj perspektivoj, ĉefe ĉe la sunsubiro, kiam la suno endormiĝas en la riveron.
16.30 saluto de la urbaj aŭtoritatoj. En la urbodomo. En la historia salono Balearoj.
18.00 prelego 1. Malgosia Komarnivka. "Erasmus+: nia sperto de projekto volontula tra Esperanto" kaj sekva pria debato
20.00 vespermanĝo.
21.00 koncerto per harpo kaj voĉo de Clarissa Sabatini
Sabato 18a de novembro
08.00 matenmanĝo
09.00 prelego 2. Enrico G. Borrello. "Massa, urbo de la Nacia Esperanto-Biblioteko"
10.00 prelego 3. Riccardo Lamperti. "BEA kaj la formigaj mobiligoj de Erasmus+".
11.00 promeno tra la urbo: la katedralo, la kliniĝanta turo, la baptejo, la tombejo kaj la sinopioj. Vizito al unu el la plej turismaj punktoj de la terglobo. La romanika kaj ekgotika "placo de la mirakloj" de Pisa kun siaj ĉiekonataj monumentoj.
13.00 tagmanĝo
14.00 promeno tra la urbo: San Sisto, la placo de la Kavaliroj, la Universitato. De la postromia agordo de la urbo ĝis ĝia elstariĝo kiel unu el la centroj de la scienca kaj kultura mondo, kun siaj tri elstaraj universitatoj.
16.30 prelego 4. Giuseppe Di Colo. "AIDO kaj Esperanto, miaj du idealismaj ĉevaletoj"
17.15 prelego 5. Ermanno Tarracchini. "La Kolektivo Antonietta Bernardoni, la vivo kaj la lernejo sen psikologio"
18.00 prelego 6. Bruĉjo Kasini kaj Laura Brazzabeni. "30 ore d'oro. La propono instrui Esperanton al lernejoj per la jamaj tieaj instruistoj", kun sekva pria debato.
20.00 vespermanĝo
21.00 vespera opiniaro. Itala Esperanto-Federacio: kiel konduti por multobliĝi.
Dimanĉo 19an de novembro.
08.00 matenmanĝo
09.30 ekiro de la dimanĉa vizito: Palaco Blua. Vizito al la historiaj posedaĵoj de la plej nova kaj plej prestiĝa muzeo de la urbo.
12.45 Granda festa Zamenhofa tagmanĝo (ankaŭ aparte mendebla), ĉe la tradicia restoracio La Tana. Plej proksima parkejo: Piazza Francesco Carrara (distanco 350 m).

Se ankaŭ vi volos paroli, tion anoncu al ni!

€  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  € 
PREZOJ
de vendredo posttagmeze ĝis dimanĉo posttagmeze, ĉio (manĝoj, loĝado, ekskursoj):
- 130 € kun loĝado en dulita ĉambro
- 120 € kun loĝado en 3- aŭ 4-lita ĉambro
- 170 € kun loĝado en unulita ĉambro
pageblaj ankaŭ surloke. Antaŭmendo tre bonvena!
Por lokaj loĝantoj, kiuj ne bezonas dormlokon, 80 € kiu inkluzivas la programon kaj ankaŭ, se uzataj, ĉiujn ĉefajn manĝojn.
Nome, pagante la programon, vi manĝos senpage.
Ĉio estas ankaŭ pagebla surloke. Antaŭmendo tre bonvena!


Garantiu vian partoprenon per antaŭpago de 50 € (pageblaj per Paypal al <info@edistudio.it> aŭ tra banko per ĝiro al IBAN  IT96Q0760114000000012230561 de "Edistudio di Brunetto Casini"):
Kiu aliĝos ĝis la 20a de oktobro ricevos senpage T-ĉemizon de la projekto 30oredoro. Informu nin pri via vestamplekso!

€  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €  €

En kunlaboro kun Edistudio kaj IIE Itala Instituto de Esperanto.
Eblas partopreni (tagoj 16a kaj 17a) la ekzamenojn A2-nivelaj de IIE,
katedroj de Pisa kaj Lucca: Ekzamenoj de Esperanto | Eventa Servo

Ludoviko atendas vin! Bonvolu vin antaŭanonci!

Informoj: Brunetto Kasini  0039-329-7463600  email: esperanto@edistudio.it

La tuta programo estas sponsorita de “Edistudio”, eldonejo en Esperanto ekde 1977. 
Dosieroj