Zamenhoffesto en Togolando
Kun matĉo de futbalo

Loka

La 21-an de oktobro 2021 kunvenis la estararo de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto). ZT-Festo 2021 estis unu el la punktoj traktitaj. Tiel estas decidite celebri la feston la 18-an de decembro 2021.

  • LOKO: Zowla
  • PARTOPRENKONDIĈO: la kotizo estas almenaŭ 1 000 F ( ĉirkaŭ 1,6 eŭroj). La kotizon oni disponigu al estraranoj de UTE au  al  membroj de la organiza grupo. Oni povas ankaŭ disponigi tion al s-ro DOUMEGNON Koffi au f-ino GBEGLO Aminda ene de Instituto Zamenhof. Kiu volas doni pli,  tiu ne hezitu tion fari. Anonimulo jam donis 10 000 F
  • ORGANIZA GRUPO: s-roj ATANLE Kossivi (Liceestro), SAGBADJELOU Kokou (lernejestro) kaj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah (Emeritiĝinta Kolegiestro). Tiuj homoj rajtas altigi la nombron de la grupanoj.

La kotizon oni donu plej laste la 10-an de decembro 2021.

PROGRAMO
  • 05.00: Matĉo de futbalo inter esperantistoj kaj ne-esperantidtoj
  • 09.00
    • Alveno de la partoprenantoj
    • Eko de la manifestacio au prelego pri Esperanto
  • 12.00
    • Kunmanĝo
    • Enkonduko de la temo de la diskutorondo "Aplikado de Esperanto en la ĉiutaga vivo de la homo"     
    • Diskuto
    • Raporto pri la renkontiĝo
    • Grupa fotiĝo
    • Disiĝo      

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esp.togo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto