Nederlanda Esperanto-Junularo, La Amsterdama Rondo kaj Esperanto-Klubo Utrecht partoprenas en la tutlanda marŝo por pli bona klimatpolitiko.
Je dimanĉo la 10-a de marto okazos tutlanda protesto por pli bona klimata politiko, kaj ni esperantistoj partoprenos! Ni kolektiĝas je 12:30 antaŭ hotelo De Koopermolen ĉe Warmoestraat 5, de tie ni kune promenos al la komenca punkto de la marŝo, Dam.
Indas, sed ne endas, kunporti: - Manĝon - Trinkaĵon - Esperanto-flagon - Protestŝildon