Nia Esperanto-heredaĵo, ies aŭ ĉies propraĵo? Du gravaj apogejoj por Esperanto en Antverpeno : Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kaj Feliks-Arĥivo.
Unue, celo estas konatigi la uzadon de la perretaj serĉ-sistemoj de Heredaĵbiblioteko kaj Feliks-Arĥivo. Due, oni pritraktas la gravecon de ambaŭ institutoj por la optimuma kaj definitiva konservado de la Flandra Esperanto-heredaĵo.
Ĉeestontoj estos petataj alporti sian propran teko- aŭ tabulkomputilon por plene profiti de kelkaj ekzercoj pri la traserĉado de la tiurilataj interretaj katalogoj.