1-a Kongreso de Virinoj
La Komisiono de UEA pri Virina Agado okazigos kongreson kun la temo "Virinoj, povoplenaj homoj".

Kunveno/Evento

"Virinoj, povoplenaj homoj"


Tio estas la temo elektita de la Komisiono. Prelegoj, debatoj, filmoj, ebligos al ĉiuj, viroj kaj virinoj kune, interŝanĝi ideojn, emociojn, faktojn kaj fantaziojn.

La bunteco de niaj originoj kreos riĉan bildon pri la vivo de la virinoj en la mondo.

Ni diru KONGRESO DE VIRINOJ, mallongigo KV, ĉar la Komisiono provas KOVI pozitivajn agadojn.
Ne estos virtuala kongreso, tamen ni VOKAS al abunda partopreno. Estos ĉeesta fizika vigla renkontiĝo inter viroj kaj virinoj el diversaj horizontoj.

La kongreso okazos 30-an kaj 31-an de julio 2026 - ĵaŭde kaj vendrede antaŭ la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio.

La retadreso virina-agado@groups.io estas je via dispono.
La detaloj kaj aliĝeblo aperos kiel antaŭkongreso en la Dua Bulteno de la UK.
La Kongresa Libro de la 1-a Kongreso de Virinoj legeblas ĉi sube inter la Dosieroj.

KoVi   Ĵaŭdo la 30-a de Julio 2026

7 :00 - 7:15 : Marŝado kun Anna (al kiu jam alvenIs kaj ŝatas partopreni)

8:15 - 10:00 : Alveno en la kongresejo

10 :00 – 12 :00: Malferma ceremonio, Salutoj. Poemo de Luiza. Historio de la Komisiono por Virina Agado kun Malgosia. Prelego de Miora Mirejo gvidas.

12 :00 - 13:30 : Tagmanĝo

13:30 - 14 :00 : Himna Instruado kun Mirejo

14 :00 - 15:45: Fortaj virinoj tra la Historio.  Kun Mirejo

16:00 - 17:00 : Prelego kun Ruth Kevess-Cohen pri Georgia O’Keefe kaj

Alma Thomas: du elstaraj usonaj pentristinoj de la 20-a jarcento 

17:30 - 18:30: Pionirinoj de la Esperanto-Movado ; informoj pri la speciale preparota libro kun Malgosia

18:30 - 19: Teokulturo kun Wu Chen

19 :00 – 20 :00 : Vespermanĝo

20 :00 - 22:30: Interkultura vespero- Balo

Vendredo la 31-a de julio 2026

7 :00 - 7:15 : Marŝado kun Anna

8 :15 - 09:30: Virinoj en kelta Irlando kun Seán Ó Riain

10 :00 – 11 :00 : Esti virino. Prelego de Mirejo

11 :00 - 11:30: AKVo Sperto : Miora Raveloharison

11:30 - 12:00 : Butano- la lando de la tondrodrako kun Raia Androvska  

12 :00 - 13:30: Tagmanĝo

14 :00 - 15:45: Teatro de la Subpremitoj kun Olga Bauer 

16 :00 - 17:00: Kiel publike paroli, kun Anna

17 :00 – 18 :00: Nunaj virinoj en Ukranio kun Olga Bauer kaj Svetlana Pogorelaja

18 :00 – 19 :00: Filmo pri Maria Sklodoska – Curie kun Malgosia

19 :00 – 20 :00 : Ferma Ceremonio     

 
20 :00 – 21 :00: Vespermanĝo

Dosieroj
Informoj

le.myrhe(ĉe)gmail.com
Kolpinghaus Graz

Administranto
User profile pictureMireille Grosjean