🖥 VerSe-4! – Verk-semajno por doni elanon al via projekto! 📒📃📝
06:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
unu semajna verkdefio de Bobelarto

Kunveno/Evento

Dum la reta Verk-Semajno ni renkontiĝos ĉiutage por antaŭeniri per niaj projektoj: ĉu temu pri verkado, legado, tradukado, redaktado. Ni rendevuos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto ĉiutage dum 15 minutoj je 6:00 kaj 16:00 UTC kaj la komunumo helpos vin fokusiĝi pri via projekto!

VerSe okazos inter la legosalono kaj verksesio de Bobelarto: do ni komencos la duan dimanĉon de la monato kaj finos la defion dum la tria sabato de la monato.

Vi povos aliĝi kaj trovi pliajn informojn pri la defio en la retejo de VerSe ĉi tie: https://bobelarto.ink/verse/

verse-majo.jpg 30,7 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉