🖥 🖋️ Simple provu! Verksesio por komencantoj (14:00 UTC)
14:00 - 14:45
Etc/UTC
Elekti horzonon
Bobelarto organizas la unuan sabaton de la monato verksesion por komencantoj.

Internacia

La verksesio por komencantoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/
Ni renkontiĝas ĉiun unuan sabaton de la monato je 14:00 UTC en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

Ĝi taŭgas por vi, se vi volas provi ekverki, kaj volonte faras 2-3 ekzercojn kun aliaj novuloj.

***

La celo estas ekverki. Ni scias, ke komenci estas plej malfacile. Vi havas ideojn, volus eble provi, sed fine ne faras. Por tiuj homoj estas perfekta tiu ĉi ateliero!

Ĝi daŭras 45 minutojn kaj ni renkontiĝos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Interesiĝintoj

Administranto