🖥 Daŭrigu! Verksesio por progresantoj (8:00 UTC)
08:00 - 09:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉu vi pretas por atingi la sekvan nivelon de verkado en intima grupo rete?

InternaciaKurso

Ni estos jam dutrionvoje en nia novembra defio! Ni pridiskutos kiel ni sukcesas, kaj ankaŭ verkos kune. Aŭ por la defio, kiel parto de la tekstoj kiujn ni verkas, aŭ kiel aparta tasko.

Se vi ne partoprenas en la novembra defio, ne zorgu! Ankaŭ tiam vi estas bonvena. Stela preparos verkotaskojn por vi ĉiukaze.

---

La verksesio por progresantoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/

Ni renkontiĝas ĉiun trian sabaton de la monato je 8:00 UTC ( 14:00 UTC - se je tiu tempo vi ankoraŭ dormas) en jitsi. Ni faras precize la samajn taskojn en ambaŭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaŭ la mondo partopreni sesion.

Vi devas skribi al ni ĉe info@bobelarto.ink, ke vi volas aliĝi, ĉar la ligilo al la jitsi-ĉambro ne estos publika.

Ĝi taŭgas por vi, se vi jam verkas: ekzemple vi jam sendis novelon al konkurso, aŭ jam aperis artikolo, verko via en Esperantaj-ĵurnaloj.

La celo estas krei seriozan verkkomunumon, kie ni helpas unu la alian, kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn kaj pretas fari ekzercojn antaŭ la sesio.

Ĝi daŭras unu kaj duon horon en jitsi. La grupo estos maksimume 10-persona.

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Partoprenontoj tra Eventa Servo

1

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.


Jorge Rafael Nogueras

Administranto
Stela BM