đŸ–„ đŸ–Šïž DaĆ­rigu! Verksesio por progresantoj (14:00 UTC) Prepariĝo por novembra verkdefio đŸ€Ș
14:00 - 15:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉu vi pretas por atingi la sekvan nivelon de verkado en intima grupo rete?

InternaciaKurso

La verksesio por progresantoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/

Ni renkontiĝas ĉiun trian sabaton de la monato je 14:00 UTC (aƭ 8:00 UTC - se je tiu tempo vi jam dormas) en jitsi. Ni faras precize la samajn taskojn en ambaƭ sesioj. La diversaj tempoj estas por doni eblecon al ĉiu ĉirkaƭ la mondo partopreni sesion.

Vi devas skribi al ni ĉe info@bobelarto.ink, ke vi volas aliĝi, ĉar la ligilo al la jitsi-ĉambro ne estos publika.

Ĝi taĆ­gas por vi, se vi jam verkas: ekzemple vi jam sendis novelon al konkurso, aĆ­ jam aperis artikolo, verko via en Esperantaj-Ä”urnaloj.

La celo estas krei seriozan verkkomunumon, kie ni helpas unu la alian, kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aƭskultas, subteneme kritikas la verkojn kaj pretas fari ekzercojn antaƭ la sesio.

Ĝi daƭras unu kaj duon horon en jitsi. La grupo estos maksimume 10-persona.

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Partoprenontoj

1

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaƭ la komenco de la evento.


Stela BM

Administranto
Stela BM