🖥 Verksesio por progresantoj
14:00 - 15:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
La teamo de INK portas al vi la sekvan nivelon de verkado en intima grupo rete!

InternaciaKurso

Tiu ĉi estas la unua provversio de niaj novaj INK-verksesioj! 

Ni renkontiĝas ĉiun trian sabaton de la monato je 14:00 UTC en jitsi.

Vi devas skribi al ni ĉe info@bobelarto.ink, ke vi volas aliĝi, ĉar la ligilo al la jitsi-ĉambro ne estos publika.

Ĝi taŭgas por vi, se vi jam verkas: ekzemple vi jam sendis novelon al konkurso, aŭ jam aperis artikolo, verko via en Esperantaj-ĵurnaloj.

La celo estas krei seriozan verkkomunumon, kie ni helpas unu la alian, kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn kaj pretas fari ekzercojn antaŭ la sesio.

Ĝi daŭras unu kaj duon horon en jitsi. La grupo estos maksimume 10-persona.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bobelarto.ink/
info(ĉe)bobelarto.ink

Administranto
User profile pictureStela BM