🖥 Bobelarto-verksesio por progresantoj (je 16:00 UTC)
16:00 - 17:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Laboru pri viaj verkprojektoj en subtenema komunumo de verkistoj!

InternaciaKurso

La verksesio por progresantoj estas projekto de Bobelarto. https://bobelarto.ink/

Ni renkontiĝas ĉiun trian sabaton de la monato je 16:00 UTC en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

Bonvolu skribi al ni ĉe info@bobelarto.ink ke vi volas aliĝi.

Ĝi taŭgas por vi, se vi jam verkas: ekzemple vi jam sendis novelon al konkurso, aŭ jam aperis artikolo, verko via en Esperantaj-ĵurnaloj.

La celo estas krei seriozan verkkomunumon, kie ni helpas unu la alian, kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la verkojn kaj pretas fari ekzercojn antaŭ la sesio.

Ĝi daŭras unu kaj duon horon en Zoom-ĉambro de Bobelarto. La grupo estos maksimume 10-persona.
Informoj

bobelarto.ink
info(ĉe)bobelarto.ink

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureStela BM

Administranto