🖥 Esperanto en EU
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni diskutas pri la esperantistara kampanjo rilate al la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo"

Internacia

bildo.png 80,6 kB












Diskuto pri la kampanjo de UEA/EEU rilate al la eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo", kiu komenciĝis en majo 2021 kaj daŭros ĝis marto 2022.

La EU-Konferenco enhavas elementon de civitana konsulto, per kiu eblas starigi civitanajn proponojn. Multaj samideanoj partoprenas la civitanan konsulton kaj apogas por-esperantajn proponojn, kiuj - se ni sukcesas konvinki per niaj argumentoj - estos diskutataj kaj eble realigotaj per EU. Temas pri lingvopolitikaj demandoj, ekzemple enkonduko de Esperanto kiel lerneja fako aŭ agnosko de Esperanto kiel minoritata lingvo.

Ligilo al la zuma evento (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/82392714977?pwd=VnBlMDcrQjZXUkRRVyt1Z0pCdVEvdz09
aŭ uzu: Meeting ID: 823 9271 4977
Pasvorto: [la nomo de nia Majstro, tutminuskle]


Daŭre ĝisdatigitaj informoj pri la UEA/EEU-kampanjo troviĝas en la UEA-vikiopaĝo.

Alkroĉitaj dosieroj:
  • Statistiko (ĝisdatigita 2021-09-14)
    Kiom da apogantoj por-esperantaj proponoj havas, en ĉiuj temaroj de la konferenca platformo?
  • Paneloj (ĝisdatigita 2021-09-17 post la diskuto)
    Rolo kaj funkciado de civitanaj paneloj en la EU-Konferenco
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

uea.org/vikio/Konferenco_pri_la_e...
EU-kampanjo(ĉe)gmx.eu

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKlaus Leith