Prezento de la kampanjo de UEA/EEU rilate al la nuna eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo.
La EU-Konferenco enhavas elementon de civitana konsulto, per kiu eblas starigi civitanajn proponojn. Multaj samideanoj partoprenas la civitanan konsulton kaj apogas por-esperantajn proponojn, kiuj - se ni sukcesas konvinki per niaj argumentoj - estos diskutataj kaj eble realigotaj per EU. Temas pri lingvopolitikaj demandoj, ekzemple enkonduko de Esperanto kiel lerneja fako aŭ agnosko de Esperanto kiel minoritata lingvo.