Tutkanaria kunveno en Las Palmas
11:00 - 17:00
Atlantiko/Kanarioj
Elekti horzonon
Tutkanaria kunveno en Las Palmas

Kunveno/Evento

La Kanariaj Insuloj konsistas el ok loĝataj insuloj. Tial, persona konatiĝo inter homoj de malsamaj insuloj ne estas ofta.

Grupeto de tri aŭ kvar homoj el la insulo Tenerifo kaj itala esperantisto loĝanta sur la insulo La Palma vizitos la ĉefurbon de la najbara insulo Gran Canaria, Las Palmas, por renkontiĝi kun lokaj Esperanto-parolantoj.

Ni anoncas la renkontiĝon ĉe eventaservo.org kaze ke eventualaj vizitantoj al la insuloj ŝatus veni saluti.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperantotenerife(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFrancisco Orta