La 27-an de aprilo (sabato) je 13:00 (laŭ japana tempo) okazos Vizito al la iamaj kaj nuna sidejoj de JEI en Tokio (de Hongo tra Shin-Ogawamachi ĝis Waseda)
Naskiĝis ĉe la loĝejo de Ossaka Kenĵi, travivinte bombadojn en Hongo, ĝis la nuna Waseda... Partoprenu por revivigi la paŝojn de nia movado kaj pripensi la estontecon de Japana Esperanto-Instituto.