Tempoj kaj urboj. 1865
Regionografia ĉeesta Esperanto-aranĝo en Rusio

Loka


Tempoj kaj urboj. 1865. Jaroslavlo


En la jaro de sia 25-a datreveno Moskva Esperanto-Asocio MASI lanĉis novan Esperanto-renkontiĝon: «Tempoj kaj urboj». La aranĝo estas dediĉita ĉefe al gravaj eventoj, okazintaj en vizitata urbo ekde mezo de la 19-a jarcento. Per ekzemplo de vizitata urbo ni ŝatus eksenti la vastan historian fonon, samtempan kun vivo de L. Zamenhof kaj lia lingva projekto.

Pasintjare tia urbo estis Penza, kaj la unua esplorjaro estis 1859 — la naskiĝjaro de la kreinto de Esperanto.

Ĉi-foje nin atendas antikva rusa urbo Jaroslavl, kiu estas la ĉefurbo de «Ora ringo» kaj havas multe da vidindaĵoj. La jaro por rigardo estas 1865, kiam juna Zamenhof komencis lerni en elementa lernejo, do la temo por nia renkontiĝo estas «Klerigado».

Datoj de la aranĝo


La datoj estas 24.08–28.08.

La 24-a de aŭgusto estas tago por alveno kaj dislokiĝo (post la 14.00 en la gastejo).

La horaro de la Programo ekde la 25.08 aperos post ĉiuj interkonsentoj.

Aliĝkotizo


La aliĝkotizo estas 450 ₽ por la tuta periodo kaj 300 ₽ por 26.08–28.08.

Infanoj ĝis la 16-jara aĝo la aliĝkotizon ne pagas.

Manĝado


Por manĝado ni proponas sufiĉe bonan lokon: https://vk.com/restoran_bazar_yar. Krome, ni povos mendi manĝon en gastejo.

Loĝado


Por loĝado estas rezervita la gastejo (hostelo) «Ĉerdak», la adreso estas: str. Pervomajskaja, d. 15a. Atentu, ke la gastejo ŝanĝiĝis kompare kun dekomenca informo. Por havi garantion pri loĝloko, bonvolu plenigi la aliĝilon aŭ skribi rekte al organizantoj. Ne necesas memstare rezervi tiun gastejon.

Atentu, ke, laŭ reguloj, en ejoj estas malpermesita drinkado kaj fumado. Krome, ni petas, ke vi sin detenu de parolado pri politiko. Se troviĝos dezirantoj diskuti pri nuna politika situacio aŭ pri baloto de esperantistoj al registaro, ni povas fari tion en alia loko kaj en lasta tago.

Bonvenaj kontribuoj


Fakte, estas multe da temoj por parolado, ligitaj kun historia tempo kaj loko de nia renkontiĝo. Partoprenontoj povas elekti ajnan el temoj kaj prepari mesaĝon aŭ prelegon. Bonvolu informi organizantojn por rezervi tempon en la programo, se por prelego necesos pli ol 20 minutoj.

Ekzemple, kiuj plej gravaj eventoj okazis en la mondo en la jaro 1865? Verŝajne, nuligo de sklavposedado en Usono. Ankaŭ en Rusio tiutempe iris diversaj reformoj. En Jaroslavla gubernio la unuan fojon pasis elektado de reprezentantoj en loka registaro. Okazis aliaj eventoj.

En tiu jaro naskiĝis multaj famaj homoj (verkisto D. R. Kipling, komponistoj J. Sibelius kaj A. Glazunov, pentristo V. Serov). Se vi scias pri aliaj homoj, precipe pri esperantistoj, nepre rakontu pri ili.

La 28-an de aŭgusto, lastan tagon, estas planata veturado al Karabiha, kie dum la jaroj 1861–1875 loĝis kaj verkis N. A. Nekrasov. Ĉu iu scias pri tradukoj en Esperanto?

Laŭ nia ĉefa temo ni povas paroli ankaŭ: pri fama instruisto K. D. Uŝinskij, kiu loĝis, kvankam pli frue, en Jaroslavl; ĝenerale pri elementaj lernejoj en Rusio; pri diversaj instru-metodoj kaj lernolibroj de Esperanto; pri antaŭnelonge pasinta 55-a Kongreso de ILEI kaj tiel plu.

Bonvenon!

Aliĝilo



Se por iu maloportunas plenigi tiun formon, skribu rekte al la organizantoj.

Kontaktoj


Jelena Kuznecova:
telefono +7 958 840 5504
VK: https://vk.com/id522330085

Grupo de la aranĝo en VK: https://vk.com/tempoj1865
Vizitu la grupon, tie aperas freŝaj informoj.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉