🖥 Ludu TELEPATIOn kun la retkolibroj
15:00 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĉu vi havas telepatiajn kapablojn? Eltrovu tion kun ni! (ankaŭ por komencantoj)

Internacia

Ni ludis ĉi tiun ludon jam dum pluraj Esperanto-renkontiĝoj kaj ege amuziĝis. Jen la unua provo virtuale!

TELEPATIO:
La reguloj
1. Oni ludas en paroj.
2. Ĉiuj vidas sur la ekrano bildon aŭ vorton.
3. Ĉiu provas ene de minuto (unuope) noti laŭeble multajn vortojn rilate al la vidaĵo, SED
4. pensante pri tio KION LA LUDPARTNERO NOTOS!
5. La paroj interŝanĝas siajn notojn en la granda rondo: Ĉu ili ĝuste notis la pensojn de la partnero?
6. Por ĉiu trafo oni ricevas poenton.

Vi miros kiom same kaj malsame ni pensas... ( ◜‿◝ )

Ni ludos en Zoom. Uzu la sekvan ligilon:
https://us02web.zoom.us/j/82035077549?pwd=MWVTc2ZLc1d1QWM2YXVQS2duYjdJdz09
Kunveno-ID: 820 3507 7549
Kodo: 605796

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tomanjoarto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBetti Maul