🖥 Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago 2022!
TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni!

Konkurso

Por festi kune la Zamenhofan Tagon, la naskiĝtagon de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof, TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni!
La temo ĉi-jare estas “Bonaj Novaĵoj”.

En nia ŝanĝanta hodiaŭa mondo, ni tro ofte ricevas malbonajn novaĵojn. Tio povas konduki nin ne pensi pri tiuj malgrandaj atingoj, personaj aŭ en niaj asocioj, kiuj aperas en niaj vivoj.

Pro tio, ni ŝatus, ke vi kundividu tiajn atingojn kun la tuta mondo.

Ĉu vi sukcesis en grava ekzameno? Ĉu vi edziniĝis? Ĉu vi havis infanon kaj ĝi volas saluti Esperantujon por unua fojo? Ĉu vi lernis ĵonglumi? Ĉu vi revidis amikon, kiun vi ne vidis de longe?

Ĉu vi ankaŭ volas kundividi asociajn atingojn? Vi nepre devas fari! Se via asocio estis ĵus kreita aŭ ĵus akceptita kiel parto de TEJO, rakontu al la Mondo. Se vi okazigis eventon sukcese, se via klubo kreskiĝis, se vi akceptis volontulojn… Rakontu al Esperantujo!

Faru filmeton kaj rakontu al ni!

2F6D5595-67B5-47B8-A800-641D7AE55CEF.jpeg 147 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉