10-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE)
Amerikaj esperantistoj kunvenas en la plaĝa urbo Fortalezo, Brazilo

Internacia

Sub la temo Homaj rajtoj, solidareco kaj memdetermino de popoloj, Fortalezo ricevos kongresanojn de la 10-a eldono de la Tutamerika Kongreso de Esperanto por kunsidi, babili kaj esperantumi.

La evento estas kunlaboro inter UEA kaj Brazila Esperanto Ligo, Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj Cearaa Esperanto-Asocio, kiuj dume okazigos ankaŭ siajn jarajn eventojn (respektive "57-a Brazila Kongreso de Esperanto", "41-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso" kaj "8-a Cearaa Kongreso de Esperanto").

Se vi kontrolos nian retejon, vi trovos aliajn informojn, kiel listo de kongresanoj, vidindaĵoj en Fortalezo, loĝado, ktp.

Aliĝu nun se vi volas partopreni. Baldaŭ la prezoj altiĝos, do ne malŝparu tempo!

Se vi jam aliĝis, vi jam povas sendi proponojn por la programo.

logoTAKE512.png 121 kB