🖥 9a tabuo kun la retkolibroj
16:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Post longa paŭzo finfine denove: Rete (per ZOOM) ni ludos TABUon, konata ludo en ĉeestaj E-kunvenoj. Ni adaptis la regularon al reta versio.

Internacia

Ankaŭ komencantoj estas bonvenaj (por kunludi aŭ spekti):

TABUO estas divenoludo.
Ekzemplo: Klariganto ricevas vortliston >>lampo (lumo, ampolo, nigra, lito, legi)<<
Tio signifas ke li/ŝi devas divenigi la vorton ,lampo' sen diri la aliajn kvin vortojn, la tiel nomatajn tabuajn vortojn.

NIA REGULARO:
1. Se estas sufiĉe da partoprenantoj, ni dividos la homojn en 2 teamojn.
2. La klariganto ricevas entute 10 vortojn (vidu sur la fotoj sube). Unu membro de la alia teamo ankaŭ ricevas por povi kontroli.
3. La klariganto havas 2 minutojn por klarigi ĉiujn vortojn al siaj propraj teamanoj. Komencantoj havas 4 minutojn por klarigi.
4. Ekde kiam divenanto diras tabuan vorton, la klariganto rajtas uzi ĝin por klarigi.
5. Se oni klarigis ĉiujn dek vortojn antaŭ la 2 aŭ 4 minutoj pasas, la raŭndo finiĝas. Oni provu klarigi ĉiun vorton, ĉar oni ricevas nur 10.
6. Komencantoj rajtas respondi en alia lingvo.

Bonvolu anonci vian partoprenon ĉe tomanjoarto@gmail.com!
(Sed ankaŭ spontanea partopreno eblas.)

La Retkolibroj invitas vin al ludado de TABUO per sekva ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/82163368760?pwd=WW1tVFEybHBzUEs3T2xXR1VsaVpqUT09 












Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tomanjoarto(ĉe)gmail.com

Administranto
User profile pictureBetti Maul