🖥 5a TABUO-ludado
16:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĉi-foje denove DIMANĈE!! ni rete (per ZOOM) ludos TABUon, konata ludo en ĉeestaj E-kunvenoj. Ni adaptis la regularon al reta versio.

Internacia

 Post la kvara plensukcesa ludado ni okazigos la kvinan kunvenon, ĉifoje denove DIMANĈE VESPERE (por Eŭropanoj) por ke ankaŭ alilandanoj povu kunludi. 
Ankaŭ komencantoj estas bonvenaj (por kunludi aŭ spekti):

TABUO estas divenoludo.
Ekzemplo: Klariganto ricevas vortliston >>lampo (lumo, ampolo, nigra, lito, legi)<<
Tio signifas ke li/ŝi devas divenigi la vorton ,lampo' sen diri la aliajn kvin vortojn, la tiel nomatajn tabuajn vortojn.

NIA REGULARO:
1. Se estas pli ol 7 partoprenantoj, ni dividu la homojn en 2 teamojn. 2. La klariganto ricevas entute 10 vortojn (vidu sur la fotoj sube). Unu membro de la alia teamo ankaŭ ricevas por povi kontroli.
3. La klariganto havas 2 minutojn por klarigi ĉiujn vortojn al siaj propraj teamanoj. Komencantoj havas 4 minutojn por klarigi.
4. Ekde kiam oni aŭdas tabuan vorton, oni rajtas uzi ĝin por klarigi.
5. Se oni klarigis ĉiujn dek vortojn antaŭ la du aŭ kvar minutoj pasas, la raŭndo finiĝas. Oni provu klarigi ĉiun vorton, ĉar oni ricevas nur dek.
6. Komencantoj rajtas respondi en alia lingvo.

Bonvolu anonci vian partoprenon ĉe tomanjoarto@gmail.com !
(Sed ankaŭ spontanea partopreno eblas.)

La Retkolibroj invitas vin al ludado de TABUO per sekva ligilo: https://us02web.zoom.us/j/83740428059?pwd=UzFraW5FUmkxM0NXdnZtNEo3OGxyUT09

Kunveno-ID: 837 4042 8059
Pasvorto: tabuo5
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tomanjoarto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBetti Maul