🖥 3a TABUo en ZOOM kun la Retkolibroj
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĉi-foje DIMANĈE!! ni rete (per ZOOM) ludos TABUon, konata ludo en ĉeestaj E-kunvenoj. Ni adaptis la regularon al reta versio.

Internacia

Post dua plensukcesa ludado ni okazigos la trian kunvenon, ĉifoje DIMANĈE DUMTAGE (por Eŭropanoj) por ke ankaŭ alilandanoj povu kunludi.
Ankaŭ komencantoj estas bonvenaj (por kunludi aŭ spekti):

TABUO estas divenoludo.
Ekzemplo: Klariganto ricevas vortliston >>lampo (lumo, ampolo, nigra, lito, legi)<<
Tio signifas ke li/ŝi devas divenigi la vorton ,lampo' sen diri la aliajn kvin vortojn, la tiel nomatajn tabuajn vortojn.

NIA REGULARO:
1. Se estas pli ol 7 partoprenantoj, ni dividu la homojn en 2 teamojn.
2. La klariganto ricevas entute 10 vortojn. Unu membro de la alia teamo ankaŭ ricevas por povi kontroli.
3. La klariganto havas 2 minutojn por klarigi ĉiujn vortojn al siaj propraj teamanoj. Komencantoj havas 4 minutojn por klarigi.
4. Ekde kiam oni aŭdas tabuan vorton, oni rajtas uzi ĝin por klarigi.
5. Se oni klarigis ĉiujn dek vortojn antaŭ la du aŭ kvar minutoj pasas, la raŭndo finiĝas. Oni provu klarigi ĉiun vorton, ĉar oni ricevas nur dek.
6. Komencantoj rajtas respondi en alia lingvo.

Bonvolu anonci vian partoprenon ĉe tomanjoarto@gmail.com !
(Sed ankaŭ spontanea partopreno eblas.)

La Retkolibroj invitas vin al ludado de TABUO per sekva ligilo:
https://us02web.zoom.us/j/85103980466?pwd=SGZQakVuSHk5cmF3MUx4VUlneXdjQT09

Kunveno-ID: 851 0398 0466
Pasvorto: 967531


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

tomanjoarto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBetti Maul