Baltaj Esperanto-Tagoj (BET-56)
Komenca horo ne konata
Eŭropo/Rigo
Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio.

Kongreso

La 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos ekde la 4-a ĝis la 11-a de julio 2020 en Priekuļi – grandvilaĝo, administra centro de la samnoma municipo, situanta 7 kilometrojn orienten de Cēsis.

Cēsis – unu el la plej belaj urboj de Latvio – situas en la nordorienta parto de la lando, 87 km for de Rigo kaj estas facile atingebla kaj buse, kaj trajne. Cēsis (Wenden) estas fondita en 1206 kaj estas la 3-a plej malnova urbo en Latvio, loĝantaro ~ 17 000. Ĝi situas apud rivero Gauja en la teritorio de Gauja Nacia parko, konata per sia pitoreska ĉirkaŭaĵo. En Cēsis situas iam la plej potenca mezepoka kastelo de Livonio, konstruita en 1214 – nuntempe la plej impresa kaj plej bone konserviĝinta kastelruina ensemblo en Latvio. Kun kandelaj lanternoj eblas promeni tra la kastelo, rigardi urban panoramon de sur la turo kaj eĉ viziti mezepokan prizonon. En la Nova kastelo (konstruita fine de la 18-a j.c), kiu iam apartenis al grafoj Sievers, nun situas Muzeo pri Historio kaj Arto. La antikva parto de Cēsis estas fama pro la bone konservita reto de mezepokaj stratoj, arkitekte elstaraj historiaj domoj kaj la antikvaj bazarplacoj. Nepre menciinda estas ankaŭ la preĝejo de St. Johano – la dua plej signifa objekto de la mezepoka arkitekturo en Cēsis, konstruita en la 13-a jarcento.

Cēsis ĉiam altiris vojaĝantojn – per sia kulturhistoria heredaĵo, beleco de la naturo kaj kvieta ritmo de la malgranda urbo. Venu ankaŭ vi kaj ĝuu la romantikan atmosferon en Cēsis – parkojn, kastelojn, artajn galeriojn, multnombrajn kafejojn k.a.

La BET-ejo de la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj estos la Teknika lernejo de Priekuļi, partoprenantoj de BET-56 loĝos en studenta hotelo de la lernejo, dezirantoj havi pli da lukso povos loĝi en 3-stela hotelo “Tigra” en Priekuļi aŭ en hoteloj kaj gastejoj en Cēsis.

Pli detala informo (Informilo No 1) kaj Aliĝilo baldaŭ aperos en la hejmpaĝo de Latvia Esperanto-Asocio http:// www.esperanto.lv, kiel kutime eblos aliĝi ankaŭ rete.

Programo de BET-56 enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en latvan lingvon, Someran Universitaton, Sanktan Meson en Esperanto, Interkonan, Nacian kaj Adiaŭan vesperojn, duontagajn kaj tuttagan ekskursojn, kvizojn, filmojn, kantojn, dancojn k. a. aranĝojn.
   
Raporti malĝustan informon
Informoj

www.esperanto.lv
margarita.zelve(ĉe)gmail.com

0 0 partoprenantoj

Administranto
Yves Nevelsteen