Se vi ankoraŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon.
Kiam kaj kie
La sekva studosemajnfino okazos de la 20a de novembro ĝis inkluzive la 22an de novembro 2020.
Loko: natuurvriendenhuis Krikkenhaar, Krikkenhaar 11, 7627 PA Bornerbroek (gemeente Almelo).
Por kiu
Se vi ankoraŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon.
Pli da informoj
La organizantoj estas Arjen-Sjoerd de Vries, Lilian van der Burgt kaj Ineke Emmelkamp.
Ilin atingi oni povas retpoŝte:
studosemajnfino@esperanto-nederland.nl.
Ĉeestos diversaj instruantoj. Por havi impreson pri studosemajnfino
rigardu kelkajn fotojn kaj legu raporton
ĉi tie. Dum la semajnfino ni surtabligas manĝojn nur
vegetarajn. Viandaĵoj ja akompanas la panmanĝojn. Se vi volas partopreni kaj bezonos manĝon specialan pro malsano aŭ konvinko, bv.
retpoŝte kontakti Lilian.