Studosemajnfino de Esperanto Nederland
Esperanto-kursoj en semajnfino. Kvar niveloj.

Kurso

En 2024 ni daŭrigas la organizadon de Esperanto-studosemajnfinoj en Nederlando.

Ni organizas lecionojn en kvar diversaj niveloj. Ĉu vi neniam studis la unuajn lecionojn? Vi estas bonvena.
Ĉu vi jam faris kurson aŭ sekvis lecionoj retajn? Vi estas bonvena en la nivelo 2 aŭ 3.
Ĉu vi jam multe lernis kaj vi do estas progresantoj? Paroprenu al la nivelo 4. Plej ofte estas du grupoj en tiu ĉi nivelo. Ĉu vi deziras scii pli pri la gramatiko aŭ parolado? Aŭ eble vi interesiĝas pli pri literaturo aŭ alia temo? Dependas de la instruisto, sed vi certe trovas taŭgajn lecionojn.

Niaj instruistoj estas ofte el Nederlando, sed kelkfoje alilandanoj. Aŭ el Germanio aŭ Flandrio!
Internacia etoso certe estas.

Programo:
vendredon la 12-an de aprilo  Vi estas bonvena jam de la 17-a horo. Haveblos kafo, teo kaj supo. Kunportu evt. buterpanojn. Vespere eblas distro kun trinkaĵoj kaj bongustaĵoj. 
sabaton la 13-an de aprilo
08:30-09:00   matenmanĝo
09:30-10:45   studo
☕ ☕ ☕   paŭzo
11:15-12:30  studo
12:30-13:00  lunĉo
13:30-15:00   studo
☕ ☕ ☕  paŭzo
15:30-17:00  studo
17:30-18:00  vespermanĝo
18:30-20:00  studo 
distro 
dimanĉon la 14-an de aprilo
08:30-09:00 matenmanĝo
09:30-10:45 studo
☕ ☕ ☕ paŭzo
11:15-12:30 studo
12:30-13:00  varma lunĉo
13:30-15:00  studo
☕ ☕ ☕   paŭzo
15:30  fermo

Partopreno kostas 110 EUR por persono. Membroj de Esperanto Nederland/NEJ/la propra landa asocio: 100 EUR. La prezo inkluzivas: lecionojn, tranoktojn, manĝojn kaj kafon aŭ teon dum paŭzoj. La semajnfinon ebligas volontuloj de Esperanto Nederland,  La kotizo estas malalta. Ni deziras ebligi partopreni al ĉiuj.

Se vi pretas finance subteni aldone, bv. mencii en la aliĝilo la koncernan sumon

Pri la venonta studosemajnfino

Ni organizantoj jam nombras la tagojn ĝis la studosemajnfino, kiu okazos en Naturamika Domo Krikkenhaar, apud Almelo, de la 12-a ĝis inkluzive la 14-a de aprilo. Kiel kutime ni antaŭvidas lecionojn en kvin grupoj, de absolutaj komencantoj ĝis spertaj esperantistoj. La instruistoj ĉi-foje estos Roel Haveman, Bert de Wit, Rob Groeneveld, Marc van Oostendorp kaj Yves Nevelsteen. La unuaj tri estas “veteranoj”. Ni aparte bonvenigas Marc, kiu unuafoje instruos ĉe ni, kaj Yves, kiu denove kontribuos post kelkjara paŭzo. 

Krom lerni multe, vi ĝuos ankaŭ la agrablan etoson de la studosemajnfinoj! Kroma pluso estas la bela ĉirkaŭaĵo en kiu Krikkenhaar situas. La studosemajnfino estos la perfekta okazo por komenci lernadon de Esperanto, praktiki rete akiritan scion, aŭ pliprofundigi vian konon de la lingvo. Kaj vi ankaŭ havos eblecon aĉeti librojn de la libroservo, kiujn Yves kunportos el Flandrio.

Ne prokrastu aliĝon tro longe, ĉar kiam mi skribas ĉi tion jam alvenis ĉirkaŭ 15 aliĝoj, kaj sperto montris ke la nombro rapide kreskas dum la monatoj tuj antaŭ la evento.

Espereble ĝis baldaŭe revido en Krikkenhaar!

Arjen-Sjoerd de Vries 



Dosieroj