🖥 Printempa Esperanto-Renkontiĝa Kurseto
13:00 - 17:00
Ameriko/Novjorko
Elekti horzonon
Spertaj esperantistoj atendos vin en la programo Zoom kaj donos al vi kurson dum kvar horoj.

InternaciaKurso

Ĉu vi volas ekzerci vin pri Esperanto la 25an de aprilo 2020?

Spertaj esperantistoj atendos vin en la programo Zoom kaj donos al vi kurson dum kvar horoj. Ni antaŭvidas varian kurson, komunan laboron kaj kursetojn en malgrandaj grupoj.

Por partopreni vi aliĝu ĉe la suba ligilo de Zoom kaj poste ni petos vin trairi testojn kaj solvi taskojn, por ke ni povu vidi vian nivelon kaj pretigi por vi la ekzercojn, kiujn vi mem bezonas. Por solvi la taskojn bonvolu membrigi ankaŭ ĉe www.edukado.net kaj ĉe la aliĝo menciu vian ensalutnomon (interkrampe post via individua nomo). La testo estas lauvola, sed rekomendita.

La kurseto komenciĝos je la 13:00 NovJorka tempo kaj finiĝos je la 17:00. Vi rajtos eniri la kurseton en Zoom je la 12:45 NovJorka tempo. Ni limigos la nombron da partoprenantoj al 25, por ke la evento estu regebla. Do aliĝu frue.
Registriĝo per Zoom necesas ĉe: https://zoom.us/meeting/register/tJUuf- CspzgoHtKYHEo9KyhuFOXUQbYuMj4O

Ĝis la revido en sabato!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉