Esperant-lingva Filmo
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Ni spektu faman filmon filmitan en Esperanto

Kunveno/Evento

La studenta organizo SOSETH montros faman malnovetan filmon, kio estas filmita originale en Esperanto. Ni montros la filmon kun la originala Esperant-lingva sono, kaj kun angla-lingvaj subtekstoj.

Ankoraŭ ne certas, ĉu montro-permesilo permesas al ni publike anonci la titolon de la filmo. Se jes, ni laŭe ŝanĝos tiun ĉi anoncon.


Ĝenro de la filmo

folklora hororo

Kotizo

Senpage!

Loko

salono HG F 1 de ETH Zürich
en Hauptgebäude (ĉefa konstruaĵo)
Rämistrasse 101

Konsciu, ke la etaĝoj de konstruaĵoj de ETH Zürich ne havas numerojn sed literojn, ordigitajn laŭ la alfabeto. Vi eniros la ĉefan konstruaĵon verŝajne je etaĝo E. La salono HG F 1 situas je etaĝo F, do unu etaĝon pli alte ol la ĉefaj enirejoj de la konstruaĵo. Ene de tiu etaĝo la salono troviĝas je la nord-okcident-norda parto, proksimume ĉi tie.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉