Novembro estas la monato kiam ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo, organizite de Bobelarto, kiu estas la plej mojosa literaturamanta angulo de la mondo!
Dum 30 tagoj,
komencante vendrede, la 1-an de novembro, ni verkos, legos aŭ tradukos kune. Sed ne nur! Recenzado de libroj? Kreado de filmetoj? Ordigado de viaj Esperantaj dokumentoj? Desegnado? Provlegado de via verko? Vi povas elekti ajnan defion por vi, kiun vi emas fari dum tridek tagoj. Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj kreemaj kapabloj kiun oni iam ajn inventis!
La
aliĝilon de MoVeMo kaj pliajn informojn pri la defio vi trovos ĉi tie:
bobelarto.ink/movemo/.
La
telegramo-grupon de Bobelarto jam eblas aliĝi:
ĉi tie.
Kial indas partopreni? Se vi emas komenci novan kutimon ĉiam estas malfacile, ni scias tion. Sidiĝi verki aŭ labori pri traduko bezonas seriozan sindediĉon. Ni promesas al vi subteneman komunumon por kuraĝigi vin kaj reciproke vi nin dum 30 tagoj. Kun ĉiutaga aktivado ni povas atingi multon.
Kiel funkcias MoVeMo? Vi elektas vian defion! La klasika defio kiu devenas el Usono temas pri verkado de 50mil vortoj en 30 tagoj, do 1667 vortojn tage. Ni povas diri al vi, ke ni tute
aliel komprenas la defion.
La plej grava parto de la defio estas: verki, traduki (kaj kelkaj aldonas ankaŭ legi) dum 30 tagoj, ĉiu tage. Se vi elektas verki aŭ traduki tiam alia grava regulo estas, ke vi
ne redaktas la tekston. Tiuj ĉi 30 tagoj estas por eligi la vortojn surpaperen aŭ enkomputilen.
Kio gravas estas ke ni faros tiujn taskojn dum 30 tagoj senhalte, subtenante unu la alian.
Nia celo vere estas kunigi homojn, kiuj defias sin per verkado originale en Esperanto aŭ tradukado de ajna teksto al Esperanto.
Ni renkontiĝas
ĉiutage en la telegramo-grupo por pridiskuti kiel la defio iras por ni.
En la
Zoom-ĉambro de Bobelarto estas ebleco kune aktivi dum duonhoro
ĉiu tage je la 17:00 UTC.
Ĉiu dimanĉe ni okazigas unuhoran kunvenon por babiladi pri la defioj kaj ĝojoj de MoVeMo.
Kiel vi povas aliĝi al la defio?
Plenigu la aliĝilon
ĉi tie - klaku por la retejo de MoVeMo.
Venu al
nia Telegramo-grupo por rakonti pri viaj sukcesoj, defioj kaj por malkovri la vorton de la tago!