Amika Tago en Paralela Universo
10:30 - 18:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Esperantistoj el Vogezoj kaj Nigra Arbaro invitas al Amika Tago en Paralela Universo

Loka

Esperantistoj el Vogezoj kaj Nigra Arbaro invitas al

Amika Tago en Paralela Universo

17 Aŭgusto 2019, Neuf-Brisach, 10:30 ĉe la turisma oficejo sur la granda placo

Foje ĉi-flanke de la rivero Rejno, foje aliaflanke, la Amika Tago estas unutaga aranĝo por renkontiĝi kaj babili kaj komune viziti iun belan interesan lokon.

Laŭintence ĝi ĉiam okazu en junio por bone eluzi la longajn somerajn tagojn, sed ĉi-jare ne: ni elektis renkontejon apud Rejno, do, por ĉiuj estas ne tro longa vojo.

Paralela universo
Tiel ni povis elekti aŭguston, pli precize la 17-an de aŭgusto.
Kaj tiel Amika Tago fariĝas unu aranĝo el multaj en la mondvasta "Paralela Universo"

Alivorte: vi povas partopreni vere internacian multlokan feston en kaj inter la urboj ...
•   Neuf-Brisach, Herzberg kaj Antverpeno,
•   Austin en Usono, Toronto kaj Viktorio en Kanado,
•   Querétaro kaj Monterrey en Meksiko,
•   Havano en Kubo kaj
•   Seulo en Koreio

kaj eble ankoraŭ pli. - Kaj (esper)eble ni sukcesos eĉ komuniki kun iu el tiuj urboj.

Aliĝo, programo kaj pliaj informoj:
https://esperanto-bw.de/amikatago-eo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉