🖥 Prelego: Klingona - la lingvo de Star Trek
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Martin Ptasinski

Internacia

Martin, kiu jam ofte venis al nia klubejo, skribis:

"Prelego pri la klingonaj lingvo kaj lingvokomunumo de interlingvistika kaj individua vidpunkto: mi rakontos pri miaj unuaj kontaktoj kun la 'klingonoj' dum qepHom, kial mi enamiĝis en la klingonan lingvon, kaj kiel (kaj kial) entute mi klingonistiĝis.

Vi vidos, kion komunan havas Esperantujo kaj Klingunujo, kaj ke oni ne nepre devas ŝati 'Star Trek' por ami la klingonan lingvon! Bonvenon - aŭ klingone: pe'vIl Supaw'jaj! "

Tiu ĉi programero okazos en interreto kaj vi povos spekti per "ZOOM".
Por ĉi-sesio vi petu la enirkodojn ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Interesiĝintoj

Administranto