🖥 Klára Ertl prelegos pri pedofilio
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Klára Ertl per Zoom

Internacia

Klára skribis:

"Pedofilio  estas tre emociiga temo ĉirkaǔita de antaǔjuĝoj, tabuo kaj nescio. Tio estas ŝanĝenda, ĉar sociaj problemoj daǔre restos same problemaj, se oni evitas malferme trakti kaj esplori ilin.

En ĉi-tiu prelego mi klopodos prezenti el psikologia vidpunkto la ĝisnunan scion: Kio entute estas pedofilio ? Ĉu infanseksemo kaj infanmisuzado estas la sama afero? Kiagrade eblas unu sen la alia? De kie fontas infanseksemo, kaj de kie infanmisuzado?Kiuj estas infanseksemuloj? Kiel helpi ilin kaj eviti krimajn agojn?"

Tiu ĉi programero okazos en interreto kaj vi povos spekti per "ZOOM".
Por ĉi-sesio vi petu la enirkodojn ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Interesiĝintoj

Administranto