Ĉivendrede La Verda Stelo invitos vin al:
"Pan(demi)o kaj Ludoj"Jen programo (ni kredas dum pli malpli unu horo) kun pensigaj 'taskoj', pretigu paperon kaj skribilon.
Ni pretigos demandojn kaj taskojn en la kampoj de lingvo, kulturo, mistero kaj ceteroj: ĉu buŝaj, ĉu bildaj, ĉu sonaj.
Vi povas kiel unuopulo partopreni, ne estos teamoj.
Tiu ĉi programero okazos en interreto kaj vi povos spekti per "ZOOM".
Por ĉi-sesio vi petu la enirkodojn ĉe
esperanto-antwerpen@esperanto.be.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.